Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 383 (2014-06-15)
[esperantic.org] Studu Esperanton altnivele!

Nuntempe ESF estas verŝajne plej konata pro sia subteno al la lingvolerna retejo Lernu.net, per kiu miloj da homoj jam ellernis Esperanton. Tamen, ekde sia fondiĝo, esenca parto de la kerna misio de ESF estas supernivela kaj akademia instruado kaj studado de Esperanto. Plej elstaraj ekzemploj de ĉi tiuj aspektoj estas NASK kaj la programo de postdiplomaj interlingvistikaj studoj de la Universitato Adam Mickiewicz.

NASK

Se vi jam havas bazan scipovon de Esperanto, partopreno en NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) estas bonega maniero progresigi kaj perfektigi vian regadon de la lingvo. Se vi iam konsideris partopreni en NASK, aŭ nun pripensas tion, la ĉi-jara NASK estos ideala okazo: vi povos studi Esperanton ĉirkaŭata de la bela pejzaĝo de Viktorio, Brita Kolumbio, kune kun pli ol 60 aliaj lernantoj el deko da landoj! Aldonu ankaŭ vian nomon al la listo de partoprenantoj – tiel la ĉi-jara NASK povos fariĝi la plej granda, plej bona iam ajn!

Aliĝu al NASK ĉe http://nask.esperantic.org/

Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM

Se vi, tamen, jam firme regas la lingvon, ĉu estas eĉ pli alta ŝtupo ol NASK? Efektive, jes! La pola Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano jam de 1998 regule ofertas siajn 3-jarajn postdiplomajn studojn pri interlingvistiko kaj esperantologio en ekstera formo: nur unu intensan semajnon necesas pasigi en UAM ĉiusemestre, inter la sesioj la laborado okazas kun la helpo de la kursgvidantoj kaj per reta lernado. La tria jaro ebligas specialiĝojn: pri internacia kaj interkultura komunikado, interlingvistiko, lingvistiko kaj literaturo de Esperanto, tradukado kaj instruado.

Do, se vi volas havi solidan bazon pri esperantologio, larĝajn fonajn sciojn pri internacia kaj interkultura komunikado, fidindan metodikan pretiĝon kaj oficialan atestilon de ŝtata universitato, tiam estu bonvena dum la unua sesio de la Interlingvistikaj Studoj!

Aliĝu rapide, sed plej malfrue ĝis la 15-a de aŭgusto! Haveblos kelkaj stipendioj.

Informoj haveblas en la retpaĝaro de IS: http://www.amu.edu.pl/~interl/ aŭ peteblas rekte de D-ro Ilona Koutny, direktoro de la progamo: interlin ĉe amu.edu.pl

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026